wie machen sie das?
: La Esperanto-patro

Cyril Robert Brosch, 39, lingvisto el Berlino, parolas nur Esperanton kun siaj filo (9) kaj filino (5). La lingvo estis inventita en 1887 de la okulkuracisto Ludwik Lejzer Zamenhof. Lia celo estis krei facile lerneblan, ne ŭtralan mondlingvon.

taz en la semajnfino: Sinjoro Brosch, vi kreskigas viajn infanojn kun artefarita lingvo kiun nur maltemulte da homoj en la mondo parolas. Kiel vi faras tion?

Cyril Robert Brosch: Preskaŭcent millionoj da homoj parolas la germanan, la nombro da esperanto-parolantoj estas maksimume centmiloj. Kompreneble estas tute alia bazo kiam temas pri literaturo aŭamaskumunikiloj. Vi devas iĝi kreema aŭuzi la jam ekzistantan kre-emon de aliaj parentoj (gepatroj).

Kiel?

Eble ne ĉiam estas presitaj libroj, sed PDFoj de in-fanlibroj kiujn iu tradukis. Se io ne haveblas, vi mem devas traduki. Ankaŭekzistas renkontiĝoj kaj eventoj, speciale por esperantlingvaj familioj, kiujn mi vizitas kun miaj infanoj.

Kial vi decidis ke viaj infanoj kresku kun Esperanto kiel denaska lingvo?

Mi ne vere povas diri tion, ne estas ununura kialo. Ĉe multaj aliaj familioj ja estas tiel, ke la parentoj (gepatroj) renkontis sin en Esperantujo, Esperanto estas lingvo de la partneroj kaj pro tio ili parolas Esperanton kun la infanoj. En mia okazo ne estas tiel. La parentino (patrino) de miaj infanoj neniam lernis Esperanton, sed nuntempe ŝi komprenas ĝin.

Kun kiuj aliaj lingvoj kreskas viaj infanoj?

La parentino (patrino) parolas la polan kun la infanoj; ni parolis en la germana kune. La germana ankaŭestas la reganta lingvo de la infanoj, simple pro ilia medio. Spontanee ili ĉefe uzas la germanan, sed kiam ili estas kun mi, ili parolas Esperanton. Mi ŝategas la lingvon kaj plaĉis al mi la ideo paroli ĝin kun miaj infanoj. Mi pensis, ke mi simple provu. Kompreneble, mi subtenas la Internan Ideon de Esperanto kaj mi ŝatas ke ni renkontas homojn el la tuta mondo ĉe esperantaj aranĝoj, sed tiu ne estis kerno de mia decido.

Ĉ u viaj infanoj komprenas la socian ideon de Esperanto?

Ne, efektive ne. Por ili simple estas unu de la lingvoj kun kiuj ili kreskas. La plenkreskaj Esperantistoj unue scias pri la historio kaj dume lernas la lingvon. Tio mankas al la infanoj. Ili ankaŭneniam demandis ĉu ekzistas Esperanto-lando.

Kiel reagis via cirkaŭ o al via decido?

Mia familio scias ke mi parolas Esperanton kaj jam etikedis min kiel „lingvofrenezulo“. Tial mia decido ne venis kiel surprizo por ili. Ili, oni povus diri, notis ĝin kun miro. Negativajn komentojn mi neniam vere aŭdis. Nek de la familio nek en la lernejo aŭinfanvartejo.

Christina Focken

Die Übersetzung ins Deutsche finden Sie hier: www.taz.de/esperanto